La usonaj aŭtoritatoj pripensas la eblecon trudi sankciojn al Ĉinio pro subpremado de islamanoj, skribas la usona gazeto The New York Times, citante fontojn en la Blanka Domo.
Laŭ la publikaĵo, la kialo de la novaj kontraŭĉinaj sankcioj estis multnombraj atestoj pri la ekzisto en Ĉinio de tiel nomataj reedukadaj tendaroj, kien oni sendas islamanojn kaj etnajn ujgurojn, sen permesi al ili komuniki kun siaj parencoj aŭ uzi la helpon de advokatoj.
Kiel jam multfoje raportis la amaskomunikiloj, nuntempe estas ĝis miliono da islamanoj en la tendaroj, kiujn la aŭtoritatoj devigas lerni la ĉinan lingvon, la juron kaj akiri laborkapablojn.
Oni rimarkas, ke se sankcioj estos enkondukitaj, ili estos la unuaj restriktoj kontraŭ Ĉinio truditaj specife pro homaj-rajtoj-malobservoj.



