Erdogan alparolante israelan ĉefministron diris, ke kondiĉoj en 2012 estis malsamaj ol ili estis en 2008.
Turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan, alparolante israelan ĉefministron Binyamin Netanyahu, diris ke la kondiĉoj en 2012 estis malsamaj ol ili estis en 2008.
Israelo denove atakis Gazaon en 2008 antaŭ elektoj, kaj nun denove venas elektoj, kaj Israelo faras la samon, aldonis Erdogan, kiu parolis ĉe Turka-Egipta Komerca Forumo en Kairo dimanĉe.
"Tamen," diris Erdogan, alparolante Netanyahu, "ni ne estas en 2008. Ni estas en 2012 kaj kondiĉoj estas malsamaj."
Rimarkante ke Israelo estis tiel kruela ke ĝi povis mortigi infanojn, Erdogan diris ke Israelo faris la saman aĵon al Turkio, kaj mortigis naŭ turkajn civitanojn sur Mavi Marmara ŝipo kiu portis humanitaran helpon al Gazao sur internaciaj akvoj.
Kiel mi diris al israela prezidento antaŭe en Davos, Israelo tre bone scias kiel mortigi infanojn kaj kiel uzi neproporcian forton, diris Erdogan.
En 2008, 1,500 homoj estis mortigitaj kaj 5,000 estis vunditaj en Gazao, aldonis Erdogan.
Erdogan urĝas por batalhalto en Gazao
Erdogan urĝis israelan administracion kaj Gazaon por batalhalto.
Mi alparolas israelan administracion, kaj ankaŭ Gazaon; armistico devus esti deklarita tuj kaj ene de 24 horoj, Erdogan diris.
Erdogan diris, ke evoluo de ne nur politiko kaj ekstera politiko sed ankaŭ ekonomio kaj socia vivo en la regiono rilatas al solvado de israela-palestina problemo.
Forta ekonomio kaj en Egiptio kaj Turkio rilatas al la stabileco en la regiono, diris Erdogan.
Erdogan rimarkis, ke turkaj entreprenistaj kompanioj atingis komercan volumon je 200 miliardoj USD danke al projektoj, kiujn ili entreprenis en 94 landoj, kaj fariĝis la dua monda post Ĉinio.
Li aldonis, ke 300 turkaj komercistoj laboris en Egiptujo.
(Por originala rakonto http://www.aa.com.tr/en/headline/101659–conditions-in-2012-are-different-than-in-2008)
Raportita de Anatolia Agentejo



