La estro de la egipta armeo aperis rekte en televido, anoncante la suspendon de la konstitucio.
Generalo Abdul Fattah Al-Sisi, laŭflankita de religiaj kaj armeaj gvidantoj, diris, ke la ĉefĵuĝisto de konstitucia kortumo prenos la potencojn de la prezidanteco.
Lia anonco signifas, ke prezidanto Mohammed Morsi ne plu regas.
Kontraŭ-Morsi manifestacianoj en la Placo Tahrir de Kairo eligis grandegan huraon en respondo al la parolado.
La movo sekvas kvar tagojn da amasaj stratprotestoj kontraŭ s-ro Morsi, kaj ultimato eligita de la militistaro kiu eksvalidiĝis merkrede posttagmeze.
La nuna restadejo de s-ro Morsi estas nekonata.
BBC



