Adiaŭ
Mi foriras: Kunportante ĉion, kion mi lasis, postlasante min.
Kiel menciite en malnova ĉina manuskripto: Privilegio povus ŝajni en la formo, tamen la avantaĝo loĝas en la malplena spaco. Ne la muroj faras lokon hejme, ni vivas en la malpleno kiun tiuj muroj ampleksas. Ne la argilfarita korpo de taso; sed la malpleno ĉirkaŭita de la ornamita argilo tenas la agrablan akvon.
Se la sonorilo ĉirkaŭ la kolo de kamelo ne estis plenigita de malpleno, ĉu ĝi povus sonori kaj lamenti "Mi foriras"?
Mi forprenas la malplenon, kiun mi iam brakumis.
Rigardu: mi estas ĉi tie kaj nun foriras. Sciante, ke mi ne povas reveni; kiel la larmoj al la okuloj, la odoro al la rozo, kaj la suspiro al la brusto. Mi iros al la vangoj sciante, ke mi sekiĝos ĝis morto.
Ĉu vi povas legi la vortojn, kiujn mi gravuros? Aŭ ĉu vi povas elekti la aromon kaj la sonon?
Mi kaŝos ĉiujn vortojn. Kiel la larmoj kaŝitaj en okuloj en la momentoj de disiĝo. Mi ne multe parolos. Ekzistas signifoj kiuj povas esti vestitaj per neniuj vortoj.
Rimarkita? Kiam la sorto kaptas kruĉon je la kolo kaj klinas ĝin antaŭen, ĝi ploregas por adiaŭi la plenecon.
Suspiro ŝuldas sian ekziston al brulanta koro kaj rozo ŝuldas sian vivon al la morto de rozburĝono. Vi tamen ne zorgas: mi konscias, ke ili festas la morton de rozburĝono kiel la rozo. Same kiel ili aprezas la finon de la juneco kiel "la sperton".
Ĉiu adiaŭo estas adiaŭo al la entombigo de memoroj. Adiaŭo estas la rozo, kiu flaras disiĝon, jen kial ĝi estas malĝoja.
Kial vi ne foriris tiom longe? Mi timis: Dorno foririnta de sia rozo eble ne longe pluvivos. Mi scias, estis mi, kiu diris “Se vi iam foriros, faru ĝin sen plia avizo. Ne preterpasu min: La bato pikas la fajron”.
Kuriĝu…
Adiaŭ al rozburĝono estas bonvenigi la rozon: Ĉu ni povus akcepti la vivon krom se ni adiaŭus la ventron de nia patrino? Aŭ ĉu ni povas akcepti eternecon, se ni ne adiaŭas la rozburĝonon de la vivo?
Rigardu kiel floroj disŝiras siajn brustojn kaj etendas siajn manojn por tuŝi la printempan venton por la lasta tempo.
Kio estas foriri aŭ resti? Ĉu nia rilato iam rilatis al spaco aŭ tempo?



