La oficejo de la guberniestro de Istanbulo publikigis skriban deklaron pri la afero, deklarante: "Oni komprenas, ke iuj gazetaraj agentejoj, retejoj kaj sociaj retoj alvokis al marŝo okazigata de GLAT-membroj en Taksim-placo inter la 19a kaj la 26a de junio 2016. Nia oficejo de la guberniestro, pro respekto al la sekureco de niaj civitanoj, precipe la partoprenantoj, kaj publika ordo, ne permesos tiajn kunvenojn aŭ manifestaciojn en tiuj tagoj. La lokoj, kie tiaj eventoj povas okazi, ankaŭ estas anoncitaj anticipe, kiel postulas la leĝo. Ni bonvole petas, ke niaj valoraj Istanbulanoj ignoru tiajn alvokojn kaj obeu iujn ajn avertojn eldonitajn de la sekurecaj taĉmentoj por helpi ilin. Ni respekteme anoncas tion al la publiko."



