La usona prezidanto Barack Obama mallongigis sian ferion en Havajo kaj revenis al Vaŝingtono por provi persvadi la Kongreson atingi interkonsenton evitantan la "fiskan klifon".
[vsw id="V3PiVnY10Y4" fonto="youtube" larĝo="425" alto="344" aŭtomata ludado="ne"]
La termino rilatas al serio de impostplialtigoj kaj elspezreduktoj, kiuj estos efektivigitaj aŭtomate se interkonsento ne estos atingita antaŭ lundo.
Horojn antaŭ la reveno de Obama la etoso ĉirkaŭ la intertraktadoj restis konfrontema:
“La Respublikanoj en la Ĉambro forlasis la urbon. La intertraktadoj inter la Prezidanto kaj la Parolanto fiaskis, kiel dum la lastaj tri-kaj-duonjaroj.”
“Ni forte penis ion fari,” diris la Senatestro Harry Reid de la Demokrata Partio.
Sed la Senatestro de la Minoritato, Mitch McConnell, diris, ke la Respublikanoj faris ĉion eblan por atingi interkonsenton:
“Hieraŭ vespere mi diris al la Prezidanto, ke ni volonte rigardos kion ajn li proponos. Sed la vero estas, ke ni alfrontas striktan limdaton ĉi tie, kaj kiel mi diris, ĉi tiu estas konversacio, kiun ni devus esti havintaj antaŭ monatoj.”
"La Respublikanoj ne skribos blankan ĉekon por io ajn, kion la Senataj Demokratoj proponas, nur ĉar ni trovas nin ĉe la rando de la klifo."
konfido
La fiska klifo povus sendi la ankoraŭ delikatan Usonon reen en recesion.
Konsumanta konfido falis al sia plej malalta nivelo ekde aŭgusto kaj akcioj falas sur Wall Street.
Seninterkonsento rezultigos ĉirkaŭ 405 miliardojn da eŭroj (536 miliardojn da dolaroj) da impostplialtigoj, kiuj influus preskaŭ ĉiujn usonanojn.
La militistaro kaj aliaj federaciaj departementoj ankaŭ devus absorbi ĉirkaŭ 83 miliardojn da eŭroj (110 miliardojn da dolaroj) en elspezreduktoj.
Se la intertraktadoj pasos la templimon de la 1-a de januaro, tio ne nepre signifas, ke la impostplialtigoj kaj elspezreduktoj fariĝos permanentaj, ĉar la nova kongreso, kiu komencos sian laboron venontan monaton, povus nuligi ilin retrospektive.
Euronews



