Turkaj politikistoj batalas vortan militon kun Sirio, sed nova balotenketo montras, ke la loĝantaro de la lando estas obstina kontraŭ interveno.
Plimulto de turkoj kontraŭas ĉian intervenon en militdetruita Sirio, malkaŝis nova enketo malgraŭ kreskanta streĉiĝo inter la registaroj de Ankaro kaj Damasko.
La balotenketo montris, ke 51 procentoj de la respondintoj volas, ke Turkio restu "neimplikita aŭ senpartia" en la post-al-Assad Sirio. La enketon faris TNS-Turkio nome de la Centro por Ekonomiaj kaj Eksterpolitikaj Esploroj (EDAM) kun 1 500 respondintoj en 18 provincoj. La respondintoj estis demanditaj, "Kian rolon Turkio devus ludi en post-al-Assad Sirio?"
El la enketitoj, 18 procentoj subtenis la eblan rolon de Turkio kiel mediaciisto inter la konfliktaj partioj en Sirio, dum 7 procentoj subtenis la ideon pri provizado de ekonomia helpo fare de Turkio al Sirio. Paralele al ĉi tiu publika balotenketo, la centro efektivigis analizistan enketon kun la partopreno de 266 eksterpolitikaj analizistoj por konstati diferencojn rilate al politikaj preferoj inter la ĝenerala publika opinio kaj fakuloj.
Ĉi-lastaj emis doni la plej grandan subtenon al politiko de "mediacio" je 36 procentoj. La opcio de "ne-implikiĝo kaj senpartieco" estis la dua plej ŝatata politiko, ricevante 26-procentan subtenon. Subteno por turka partopreno en ebla pactrupo de UN aŭ NATO ankaŭ estis pli alta en la fakula komunumo kun subtenbazo de 21 procentoj.
La rezultoj venas en momento kiam la streĉiĝoj estas altaj inter Turkio kaj Sirio. La streĉiĝo pliiĝis post la siria bombado, kiu mortigis kvin turkojn en la limurbo Akçakale la 3-an de oktobro, kaj la respondo de Turkio.
Simila enketo farita en junio de la sama politika centro montris, ke plimulto de turkoj ne favoras rektan militan intervenon kontraŭ la siria prezidanto Baŝar al-Asad. Ĉirkaŭ 56.2 procentoj de la respondintoj diris, ke ili kontraŭas intervenon, kompare kun nur 11.3 procentoj, kiuj ŝatus vidi invadon, laŭ la studo. Laŭ la rezultoj de alia enketo farita de la Germana Marŝala Fonduso en septembro, 57 procentoj de la pridemanditoj diris, ke Turkio ne devus implikiĝi armee en Sirio.
La plej nova enketo de EDAM ankaŭ ilustris grandajn diferencojn inter partioj. Inter la subtenantoj de la reganta Partio por Justeco kaj Evoluo (AKP), 27 procentoj favoris "mediacion", dum 40 procentoj de la balotantaro de AKP favoris ne-implikiĝon kaj senpartiecon. Inter la ĉefa opozicia balotantaro de la Respublikana Popola Partio (CHP), la opcio de "mediacio" estis favorita de malgranda balotantaro de 6 procentoj, dum la opcio "ne-implikiĝo" akiris 60-procentan subtenon. La balotantaro de la Naciisma Movado (MHP) ankaŭ favoris la politikon de "ne-implikiĝo" kun 60-procenta plimulto. La sama opcio akiris 83-procentan subtenon de la balotantoj de la Partio por Paco kaj Demokratio (BDP).
(Hürriyet Ĉiutaga Novaĵo)



