La Usona Centra Sekreta Servo publikigis dokumentojn detaligantajn raportitajn neidentigitajn flugantajn objektojn de la malfruaj 1940-aj jaroj ĝis la 1950-aj jaroj.
La sekreta servo anoncis informojn rilate al la restartigo de la fama televidserio "X-Files", kaj dividis la kazojn en du kategoriojn: ĉu vi subtenas agenton Mulder aŭ agenton Scully.
La kazoj varias de raportoj de ĉeestintoj el la sovetia regiono de Germanio en 1952 pri objekto "simila al grandega fluganta pato" kiu alteriĝis en arbaro ĝis dokumentoj de la scienca konsila panelo pri NIFO-oj en 1953, en kiu panelmembroj kunvenis por diskuti la mankon de solidaj datumoj kaj prezenti raciajn klarigojn en kelkaj ekvidoj el 1952.



