Turka ĉefministro diris, ke Turkio ne estas malamiko de neniu lando.
Turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan diris, "dum Palestino brulas, kiam Palestino sangas, ĉar la pafiloj daŭre pafas sur Palestinon, neniu lando estas kaj povas esti en paco."
En sia alparolo al la nacio Erdogan diris, "ni, kiel Turkio, ĉiam luktis por solvi la palestinan problemon amikece por la paco kaj stabileco de Turkio kaj la regiono. Ni emfazis dialogon kaj intertraktadon je ĉiu okazo por venki ĉi tiun problemon, amike solvi ĝin kaj alporti pacon al la regiono. Turkio ne staras apud aŭ kontraŭ iu ajn registaro. Turkio ankaŭ ne estas malamiko al iu ajn lando. Turkio estas nur favora al paco, solidareco kaj amikeco."
Emfazante la devon de Turkio atenti kaj la evoluojn en Gazao kaj Sirio, Erdogan diris, "ni, kiel Turkio estas granda ŝtato, nacio kun grandaj celoj. Por atingi ĉi tiujn celojn, ni devas agi kiel granda ŝtato. Ŝtato, senĝene staranta apud siaj najbaroj, regiono kaj la mondo ne povas pretendi esti granda ŝtato. Se ŝtato ignoras senkulpajn homojn murdatajn ĝuste apud si, ĉi tiu ŝtato ne povas havi grandajn idealojn kaj grandajn celojn."
Ankaŭ deklarante, ke restas dek jaroj por la celo de 2013, li diris, "ni daŭrigos nian fidon kaj solidarecon en la plej forta maniero kiel nacio. Ni ne permesos konfidan krizon inter la ŝtato kaj la nacio kaj laboros kune al la estonteco kun komunaj celoj."
(Por la originala rakonto, bv klako)
Raportita de Anatolia Agentejo


