Prezidanto de la Ĉefestraro de Koc Holding de Turkio diris, ke ili celis fari investojn kun valoro de 3.7 miliardoj USD en 2013.
Ĉefestraro de Koc Holding de Turkio, Mustafa Koc diris, ke li atendis, ke Turkio kreskos ĉirkaŭ 4.5 procentoj en 2013.
Parolante al la Agentejo Anadolu (AA), Mustafa Koc substrekis, ke ili celis fari investojn kun valoro de 3.7 miliardoj USD en 2013.
"Kompare kun la pasinta jaro, mi antaŭdiras, ke estos gravaj evoluoj en hejmaj investoj kaj konsumantaj elspezoj en 2013," Koc notis.
"Mi atendas, ke la Turka Centra Banko efektivigos fiskan politikon, kiu ĝenerale subtenus la ekonomion en 2013," diris Koc.
"Regionaj riskoj devenantaj de Sirio kaj Irano daŭre minacos nin. En tia etoso, mi kredas, ke estas grave bone administri la pripensojn de la proksimiĝanta elektperiodo pri nia politiko, "Kocindikas.
"Niaj investoj en areoj, kie ni aktivas, daŭros en 2013. Ni planas fari investojn kun valoro de 3.7 miliardoj USD en 2013," diris Koc.
"Ĉiuj eŭropaj landoj, inkluzive de tiuj en ekonomia krizo, estas niaj celmerkatoj," Koc esprimis.
"Niaj turismaj kompanioj donas altan gravecon al eksterlandaj investoj. Ni planas fari novajn investojn eksterlande por jaĥtejoj, senimpostaj butikoj kaj hoteloj. Dum Turkio estas alloga por ni en bankado, regionaj landoj estas inter niaj celoj en la energio, turismo kaj nutraĵsektoroj, "Koc deklaris.
"Mi kredas, ke Eŭropa Unio (EU) bezonas restrukturi sin surbaze de la hodiaŭaj kondiĉoj. Ni esperas pri la estonteco de EU,” diris ankaŭ Koc.
Agentejo de Anatolia



