La EU kaj Turkio okazigos specialan pintkunvenon frue en marto por elpensi interkonsenton por trakti la krizon pri rifuĝintoj, diris la prezidanto de Eŭropa Konsilio Donald Tusk vendrede.
En novembro, en la pintkunveno de EU-Turkio, Turkio konsentis tranĉi migrantfluojn. La premo por plenumi ĉi tiun planon kreskas dum EU-oficialuloj deklaras, ke miloj da rifuĝintoj daŭre transiras la Egeon el Turkio. Pasintjare, pli ol unu miliono da rifuĝintoj faris ĉi tiun ege danĝeran vojaĝon.
Turkaj aŭtoritatoj konstante tenas la pozicion ke la siria rifuĝinta krizo estis ne nur problemo koncerne Turkion kaj aliajn landojn najbaraj Sirio sed la tuta homaro.



