Anatolia Novaĵagentejo
Usonaj senatanoj, John McCain (maldekstre) kaj Joseph Lieberman (dekstre), gvidas la turkan ministron pri eksterlandaj aferoj Ahmet Davutoğlu ĉe la Usona Senato en Vaŝingtono. Foto de AA.
Turkio intencas formi internacian platformon por solvi la krizon en Sirio, diris la ministro pri eksterlandaj aferoj Ahmet Davutoğlu la 9-an de februaro, ripetante ke Ankaro ne povas resti indiferenta pri masakro en sia regiono.
Davutoğlu diris, ke Turkio volas starigi internacian platformon por solvo de la siria krizo kaj aldonis, ke ili okazigas konsultojn kun pluraj landoj por tiu celo.
“Ĉu ni atendos kaj vidos post la [lastsemajna] rusa kaj ĉina vetoo [pri rezolucio de la Konsilio de Sekureco de UN pri Sirio]? Ne, neniam. Kiel Turkio, ni ne simple spektos masakron okazantan en nia regiono eĉ se ĉiuj restas silentaj kaj indiferentaj. Ni provas levi novan internacian konscion,” Davutoğlu diris al studentoj ĉe la Universitato George Washington en Vaŝingtono dum vizito al Usono por interparoloj kun altaj oficistoj, inkluzive de lia usona ekvivalento, Hillary Clinton, kaj la Defendministro Leon Panetta.
La turka registaro anoncis la 8-an de februaro, ke ĝi klopodas organizi internacian konferencon kiu serĉas pacan solvon de la siria krizo "kiel eble plej baldaŭ".
La ministro pri eksterlandaj aferoj ankaŭ diris, ke la triŝtupa strategio de Turkio rilate al Sirio inkluzivas duflankan dialogon, regionan iniciaton kaj internacian solidarecon pri Sirio. Davutoğlu diris, ke Turkio havis interparolojn kun la siria prezidanto Baŝar al-Asad kiel parton de la unua etapo, sed esperoj svagiĝis post kiam al-Assad ne efektivigis vojmapon por reformo.
Poste, Turkio kunlaboris kun la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kiel regiona iniciato, kaj la Ligo de Arabaj Ŝtatoj faris ĉion eblan por solvo, sed Sirio ne plenumis siajn promesojn, diris Davutoğlu. En la tria paŝo, Turkio, la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kaj kelkaj aliaj landoj petis al la Konsilio de Sekureco de UN kaj provis krei internacian solidarecon pri la afero, sed Rusio kaj Ĉinio kaŭzis blokiĝon per sia vetoo.
"Sekve, ni hodiaŭ faras novan taksadon kun la Araba Ligo, kaj mi traktos ĉi tiun aferon kun usona ŝtatsekretario Hillary Clinton la 13-an de februaro," diris Davutoğlu.
Al-Assad iĝis Milosevic
Davutoğlu diris, ke Turkio volas krei internacian platformon por subteni la sirian popolon kaj agi solidare kun ili kontraŭ masakroj. Demandite pri la celita nomo de la platformo, Davutoğlu diris: "Ni ne faros [decidon] pri ĝia nomo nuntempe. Ĝi povus esti 'Amikoj de Demokratia Sirio' aŭ aliaj nomoj; ĉiuj ĉi tiuj decidoj estos faritaj post konsultoj."
Davutoğlu ankaŭ diris, ke la strukturoj de la Malvarma Milito devus esti forigitaj el la Proksima Oriento kaj aldonis, ke Turkio esperis, ke al-Assad traktos la krizon de sia lando kiel la eks-sovetia gvidanto Miĥail Gorbaĉov, sed li anstataŭe transformiĝis en la eks-jugoslavian gvidanton Slobadon Milošević.
"Ni havis bonajn rilatojn kun al-Assad dum naŭ jaroj ĉar li ne batalis kontraŭ sia popolo. Ni volis [al-Assad] esti la Gorbaĉov de Sirio, sed li elektis esti Milosevic. Tio estas problemo,” diris Davutoğlu.
Li diris, ke al-Assad, eks-egipta prezidento Hosni Mubarak, eks-tunizia prezidento Zine El Abidine Ben Ali kaj iama libia gvidanto Kolonelo Moammar Gadhafi estas ĉiuj daŭrigoj de Malvarma Milito ideologio kiu devus esti finita en la 1990-aj jaroj. Davutoğlu ankaŭ komparis la nunan situacion en Sirio kun kio okazis al Sarajevo dum la regado de Milosevic en la 1990-aj jaroj.
"Ĝuste kiel en Sarajevo, urbo kolapsas tagon post tago," li diris aludante al la centra siria urbo Homs.



