Anatolia Novaĵagentejo
Turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan estas en tre bona sano kaj reiros al laboro la 27-an de februaro, laŭ lia edzino, Emine Erdoğan, raportis anatolia novaĵagentejo.
Emine Erdoğan diris al raportistoj, ke ili revenos al Ankaro la 26-an de februaro kaj ke la ĉefministro komencos labori la sekvan tagon.
Ŝi ankaŭ diris ke ili vizitus Uludere, la lokon de fuŝita aviadila atako kiu mortigis 34 vilaĝanojn en decembro 2011, iam venontsemajne.
La filino de la ĉefministro akompanas lin dum liaj kontaktoj en Istanbulo, laŭ raportoj.



