Turka eksterafera ministro Ahmet Davutoglu kaj jemena ministro pri eksteraj aferoj Abu Bakr Abdallah al-Qirbi renkontiĝis en Sana'a, Jemeno.
Turka eksterafera ministro Ahmet Davutoglu kaj jemena ministro pri eksteraj aferoj Abu Bakr Abdallah al-Qirbi renkontiĝis sabate en Sana'a, Jemeno.
Dum la komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo, Davutoglu postulis batalhalto en Sirio dum Eid al-Adha, dirante, "ni havas esperon pri batalhalto dum Eid al-Adha por ke niaj siriaj fratoj havu helpon."
Memorante, ke demokratia ŝanĝprocezo okazas en la regiono, Davutoglu diris, ke ankaŭ siria popolo havas la rajton havi registaron, kiun ili elektas laŭ sia propra volo.
Ni opinias, ke Jemeno estas tre bona ekzemplo en tia transira periodo, diris Davutoglu, aldonante, ke Turkio daŭre laboros kune kun regionaj landoj inkluzive de Jemeno por plenumi la ĝustajn postulojn de siria popolo.
Turkio subtenas Jemenon en sia transira periodo, diris Davutoglu, aldonante, ke se ĉi tiu procezo estus sukcese finita, ĝi estus bona ekzemplo por la novaj demokratioj en la regiono.
Davutoglu diris, ke ĉiuj jemenanoj devas aktive kontribui en la nacia dialoga procezo en la lando kaj kunlabori por teritoria integreco kaj prospero de sia lando.
Memorante, ke Turkio kompromitis liveri 100 milionojn da USD al Jemeno, Davutoglu diris, ke ĉi tiu helpo kreos novajn komercajn ŝancojn kaj dungadon por jemenanoj.
Rimarkinte ke li vizitis Jemenon kun 150 turkaj komercistoj, Davutoglu diris, "ni instigas niajn komercistojn fari investojn en Jemeno."
Li diris, ke Turkio planas starigi organizitan industrian zonon en la urbo Hudaydah de Jemeno, kaj aldonis, ke TIKA plenumos multajn programojn pri ekonomia disvolvo en Jemeno. Davutoglu diris, ke Turkish Airlines (THY) komencis flugojn ankaŭ al Adeno en oktobro, krom ĝiaj flugoj al Sana'a.
Ni estas deciditaj porti niajn ekonomiajn rilatojn al la plej alta nivelo, diris Davutoglu, esprimante kredon, ke ekstera komerca kvanto, kiu estis 320 milionoj USD en 2011, superos 400 milionojn USD baldaŭ.
Dume, Qirbi diris, ke Turkio etendis subtenon al disvolvaj programoj kaj projektoj en Jemeno, aldonante, ke ili okupiĝis pri disvolvado, ekonomia kaj politika kunlaboro kaj regionaj aferoj dum sia renkontiĝo.
Koncerne al Siria afero, Qirbi diris, ke ili esperas, ke batalhalto estos farita dum Eid al-Adha kaj ĝi daŭros ankaŭ poste.
Qirbi diris, ke la situacio en Sirio estas nek islama nek humana aŭ nacia.
Jemena ĉefministro: ni fieras pri Turkio kiel regiona potenco
Jemena ĉefministro Muhammad Salim Ba-Sindwah diris, ke Jemeno fieras pri Turkio kiel regiona potenco, esprimante esperon, ke Turkio ankaŭ estos internacia potenco baldaŭ.
Parolante en Turkia-Jemena Komerca Forumo, Sindwah dankis Turkion pro la sinteno, kiun ĝi supozis pri la revolucioj de la Araba Printempo, kaj diris, ke Turkio traktis almenaŭ 150 jemenajn civitanojn, kaj sendis du ambulancojn al Jemeno kaj devontiĝis starigi batalhospitalon.
Dume, turka eksterafera ministro Ahmet Davutoglu, kiu ankaŭ ĉeestis la forumon, diris, ke altnivela politika dialogo inter Turkio kaj Jemeno daŭros, aldonante, ke Turkio faros sian eblon por restarigi la politikan stabilecon de Jemeno.
Davutoglu vokis turkajn komercistojn fari investon en Jemeno, kaj ankaŭ diris, ke ĉiuj pordoj estas malfermitaj por jemenaj komercistoj en Turkio.
Turka fm renkontas Nobelpremiito Karman en Jemeno
Davutoglu renkontis jemenan ĵurnaliston kaj aktivulon Tawakul Karman, kiu ankaŭ estas la ricevanto de la Nobel-premio pri paco 2011, en Sanao sabate.
Davutoglu kaj Karman renkontiĝis dum vespermanĝo en turka ambasadejo.
La 11-an de oktobro Karman, kies radikoj reiras al la turka provinco Karaman, ricevis turkan civitanecon.
Karman estas la unua araba virino se temas pri gajni la Nobel-premion pri paco.
(Anatolia Novaĵagentejo)


